Portretoj

 

Hamlet, Mentorulo

Etikema-intuiciiva ekstravertulo
(racia)

Hamlet, la Dana Princo - heroo de tragedio de William Shakespeare.

1. Ĉu esti aŭ ne esti? Serioza homo, plenpensa pri mondaj problemoj. Li vidas la mondon en dramaj kaj eĉ tragikaj nuancoj, atendas iujn ajn malfortunaĵojn. Lia "gvidmelodio" estas la kvar notoj el Beethoven - la temo de Destino ("Tiel Destin' ĉe l' pordo frapas."). Siajn personajn problemojn li emas starigi kaj solvi globale, kaj ofte strebas samtempe bonfari la homaron.

2. Romantikulo. Li emas konstante dubi kaj heziti. Iufoje li ŝajnigas al ĉirkaŭuloj kiel nestabilema, facile ekscitema persono. Ekzemple ĉiaj senbezonaj movoj agacas lin, ĉar li vidas la mondon jam sen tio ĉi tro dinamika. Li ne ŝatas iniciati, taksas sentojn pli alte ol racion.

3. Stratego. Li scipovas distribui fortojn potempe. Kuraĝe "aliĝas" al situacio se li bone ĝin ellernis kaj zorge pretigis ĉion. Li atendas, "ĉirkaŭlernas" la situacion, asekuras sin kontraŭ ĉiuj eblaj problemoj kaj poste agas porcerte. Iun laboron li traktas serioze, kun granda respondeco, strebas finfari ĝin. Li strebas venki kontraŭ ĉia prezo; al li eĉ fiasko ŝajnas pli akceptebla ol kompromiso. Dum ekstremaj situacioj lia troa singardemeco malaperas senspure.

4. Bono kaj malbono. Li neniam faros tion, kion li rigardas kiel malbonon. Li estas tre netolerema al malbono de aliaj. Tamen li kreas sian etikan teorion mem, ne zorgante pri kutimoj kaj aŭtoritatoj. Fojfoje liaj rigardoj al problemoj de bono kaj malbono estas tre originalaj. Ĉiufoje li precize sekvas ilin kaj rezolute defendas.

5. Atento al homoj. Iufoje li eĉ estas trudema kaj postulema, kunsentas ilin, penas helpi dum malfacila momento. Por ĉirkaŭuloj estas malfacile komunikiĝi kun li, ĉar al li mankas "facileco de la vivpercepto". Ofte li estas bona familiano. Siajn sentimentojn al partnero li esprimas ne per konkreta zorgo pri li, sed per dramaj rakontoj kaj antaŭsciigoj pri danĝeroj, kiuj povas lin trafi. Por lia dualo (Inspektulo) ili estas gravaj, ĉar li ne bone antaŭsentas la estonton. Oni povas altelefoni lin nokte; al la demando "Ĉu mi vin vekis?" li respondos gaje "Jes, vekis vi" (jen Konfesprenulo, ankaŭ tre kunsentema, respondos tamen: "Ne, ne vekis" tiutone ke vi komprenos vian sentaktecon).

6. Ĉiutagaĵo estas malestetika. Li ne volas okupi sin pri ĉiutagaĵoj antaŭ rigardantoj, entute ne povas labori antaŭ publiko. Se li povas, li dissendas ĉiujn kun komisioj. Li tre timas, ke liaj movoj kaj faroj ne estas estetikaj.

7. "Arogulo". Li emas konduti sin originale, kvazaŭ orgojle. Deflanke ŝajnas ke li ial arogas, ion prezentas. Bona ĉefo.

Via dualo (psikologie kompletiganta tipo): Maksim Gorkij (Inspektulo) (logikema-sensiva introvertulo).

Se vi malkonsentas kun la priskribo - ekprovu trovi sin inter la "najbaraj" tipoj:

Mi estas pli indulgema al homoj kaj scipovas ĝui vivon; eble mi ne tre bone antaŭsentas la estontecon, sed mi ne toleras, kiam aliuloj "grakas" pri ĝi

ESE

Mi esprimas malpli da emocioj, mi ne havas tempon por ke mi analizu intrigojn de ĉirkaŭuloj - dum tia tempo mi povos fari multajn utilajn aferojn

LIE

Mi estas tute ne tiel energia, al mi ne plaĉas trovigi sin "en la centro de eventoj"; tamen mi ĉiam penas kompreni aliulojn

EII

Mi estas pli modera en miaj emocioj; malpli iniciatema, sed mi penas ke miaj rilatoj kun ĉirkaŭuloj ĉiam estu harmonia

IEI

Mi ne estas tiel severa kaj principa; mi estas ankaŭ societema, sed tolerema al aliuloj kaj ne rankora

IEE

Mi estas pli iniciatema, sed al mi estas malfacile antaŭdiri agojn de ĉirkaŭuloj; mi ofte raviĝas pri ili kaj poste senreviĝas

SEE

Mi estas preskaŭ indiferenta al tradicioj kaj intrigoj; mi ŝatas malkaŝe eldiri tion, kion mi rigardas kiel justa, ne tre zorgante pri sekvaĵoj

ILE

ßíäåêñ öèòèðîâàíèÿ

Portretoj