Portretoj

Drajzer, Gardulo

Etikema-sensiva introvertulo
(racia)

Theodore Dreiser [Tiodor Drajzer] - usona verkisto ("Usona tragedio", "Financisto").

1. Li facile konfidigas homojn. Ĝentila, afabla, havas fajnan estetikan guston kaj scipovas uzi ĝin (Turgenev, Fitzgerald). Li scias senerare, kiu kiun amas aŭ ne amas, kiu kion volas, kiu kiun influas kaj kial. Moralisto. Ofte karakteriĝas (elstaras) per akreco de siaj taksoj pri homoj. Li perfekte memoras kaj bonon, kaj malbonon, opinias sin bezonata repagi pro ili. Li tre ŝatas amikecon kaj ne pardonas perfidon. Pri antaŭ-geedziĝa amo li estas ŝanĝema, ĉar li ne opinias, ke endas daŭrigi elĉerpitajn rilatojn. Ne amas tiujn, kiuj mem ne scipovas ami. Li regulas rilatojn ne tiom per vortoj, kiom per voĉtonoj kaj esprimplena rigardo. Li estas emocia, sed ne demonstras emociojn, tial li ŝajnas malvarma. Li ne rigardas la kunparolanton, kvazaŭ por ne forbruligi lin ĝis cindro. Komplika etika situacio inspiras lin.

2. "Emocia barilo". En nova kompanio li estas kutime trankvila kaj modesta homo. Li spektas kaj aŭskultas por kompreni ĉu li povas inklinigi la ĉeestantojn al si, al sia idealo de interhomaj rilatoj. Se ne - li silentadas aŭ eĉ foriras. Inter la "siaj" li estas aktiva, parolema. "La siaj" estas tiuj, kiuj alproprigis liajn etikajn normojn. Siajn emociojn li subigas al emocioj de aliaj. Inter ĝojuloj li ĝojas, inter koleruloj li koleras.

3. Malamiko devas envii. Li neniam demonstros koleron aŭ malamon, sed estos emfaze afabla kaj memkontenta. Nur bona amiko povas vidi lin "distaŭzita" aŭ ne sufiĉe "ordema". Ĉiam li estas "butonumita ĉiubutone", ene mobilizita. Ekstreme ne toleras neordecon kaj nepuremecon.

4. Seksa libereco ne estas por li. Li konservas fidelecon al sia edz(in)o ne por li mem, sed por sinestimo. Drajzer-"virino" ne povas elteni la penson, ke ie estas viro kiu "ekposedis" ŝin. Por li estas malagrable kiam oni profunde pridiskutas ("prifosas") liajn kapablojn, potencialajn eblecojn, aŭ fanfaronas pri siaj kapabloj kompare kun aliaj homoj.

5. Li vivas nur hodiaŭtage kaj ne ŝatas atendi. Li preferas okupojn, kiujn oni povas fini rapide kaj admiri la rezulton. Al li ŝajnas, ke li ĉiam malfruas, tamen aliaj opinias, ke li estas akurata. La bezono fari ion ĝis konkreta tempolimo nervozigas lin. Tial lia dualo Entreprenulo, eĉ aĉetinte teatrajn biletojn antaŭ semajno, ne diros pri tio ĝis la lasta tago.

6. Li esprimas amon ne "vorte" sed "age", tamen ne emas elpensi la "agojn" mem kaj volonte subiĝas al volo de sia partnero dum ĉiutageco. Iutempe li forĵetas unu agon kaj komencas la alian, se lia partnero tion ekvolas. Li povas oferi sin por servi al la socio. Ekzemple li povas respondeci pri ĉiutageco, se lia partnero okupas sin pri socie-grava afero.

Via dualo (psikologie kompletiganta tipo): Ĝek London (Entreprenulo) (logikema-intuiciiva ekstravertulo).

Se vi malkonsentas - ekprovu trovi sin inter la "najbaraj" tipoj:

Mi ne ŝatas "premi" aliulojn - mi penas kompreni ilin; eble mi estas ne tiel praktikema, sed mi pli sukcesas pri novaj kaj nekutimaj agoj

EII

Mi eldiras eksplicite tion, kion mi pensas, kaj penas kutimigi ĉirkaŭulojn al la ordo

LSI

Mi estas tute ne kaŝema - mi scipovas ĝui vivon kaj ĝojigi ĉirkaŭulojn

ESE

Mi estas pli agema kaj vigla, mi ofte ravigas pri aliuloj, sed ofte senreviĝas pri ili

SEE

Mi estas tute ne tiel konservativa. Mi penas ne altrudi min al aliuloj, scipovas direkti ilian humoron, ŝatas ĝui vivon

SEI

Mi estas ene pli libera; miaj scioj ne limigas sin nur pri ekonomiaj problemoj - mi ŝatas ankaŭ fantazii

IEI

Oni ne povas kompreni ĉiun homon; estas pli bone pruvi sian utilecon per siaj agoj ol reklami sin

SLI

ßíäåêñ öèòèðîâàíèÿ

Portretoj