Portretoj

Jesenin, Lirikulo

Intuiciema-etikiva introvertulo
(malracia)

Sergej Jesenin - rusa poeto, estinta edzo de fama aktorino Isadora Duncan.

1. Iom revema romantikulo. Homo pli ema al meditado ol al agado. Individuisto. La nuntempeco lin emocias malforte, sed lin ekscitas brilaj perspektivoj de iam konstruotoj "helaj urboj". Li estas sufiĉe emocia, bone komprenas sentimentojn de aliu kaj ne kaŝas la siajn. Sed lia emocieco estas ĉiam neplena, kun evidentaj elementoj de atendado kaj observado. Li demonstras emociojn ne tiam, kiam "taso de pacienco superpleniĝis", sed kiam li opinias tion bezonata. Lia kompreno de emocioj estas tre krea: ekzemple li povas rigardi al kolero kiel al etika ago sed al modereco kiel al la neetika.

2. Enamiĝema. Aliulo altiras al si lian atendon sur fono de griza amaso per forteco, celstrebemo, intelekto - certe se tiu ĉi forteco cedas al lia emocia ekspansio. Li estas tre indulgema al homoj, komprenas ilin kaj penas pardoni iliajn mankojn.

3. La rideto de Tutanĥamuno. Dum ekstremaj kondiĉoj lia armilo estas lia scipovo manifesti sian rilaton al la okazantaĵo, malkaŝi ĝiajn ridigajn flankojn. Dank' al tio li havas fajnan humursenton (Jerome K. Jerome) kaj tre karakteran kaj taŭgan rideton dum akraj momentoj. La rideto estas varma, eĉ varmiga kaj instiga. Lia rideto estas kutime signo de malkvieteco. Dank' al tiu maltrankvila rideto Juri Gagarin iĝis la unua kosmonaŭto. La celo de tiu rideto estas inspiri kaj flamigi la partneron.

4. Eleganta. Li aspektas ekvilibrema kaj svelta. Larĝe malfermitajn okulojn li praktike neniam fermas. Brovoj kutime estas volbaj kaj ne emas "sinki". Eleganteco ĉiutage - ne nur dum festoj. Oni malofte povas vidi lin en malfajna pozo, liaj voĉtonoj estas rafinecaj. Plastiko de movoj kaj ritmo. Des pli mirindaj estas du faktoj: li ne disponigas specialan atenton al bonstileco de aliuj (lia dualo, Ĵukov, estas emfaze nedemonstrema); en lia apartamento reĝas kaoso, do aĵoj kaj homoj kiuj aperas en lia loĝejo devas memstare trovi sian spacon - aŭ iu devas fingrindiki tiun spacon.

5. Luktanto por emocia emancipado de homoj. Li sentas respondecon pri humoro de siaj ĉirkaŭuloj, ilia viva tonuso. Li uzas sian fajnan humursenton por aktivigi, "ektremigi" homojn. En kompanioj li ĉirkaŭrigardas ĉeestantojn por difini ne tion, kiu kiel sin vestis sed tion, kiu kaj kiel sin sentas (certe, oni devas rerakonti tion al aliuloj). Ĝenerale li revas harmoniigi la homaron. Por li la historio estas historio de arto. Brile manifestiĝas lia emo al la bela: versoj, pentrarto, fajnaj bagatelaĵoj. Li mem penas esti bonstila. Li ŝategas komunikiĝi kun artistoj, poetoj, bohemio kaj ĝenerale kun ekzotikaj homoj.

Via dualo (psikologie kompletiganta tipo): Ĵukov (Militulo) (sensema-logikiva ekstravertulo).

Se vi malkonsentas - ekprovu trovi sin inter la "najbaraj" tipoj:

La ĉi tie priskribita tipo estas ene pli libera ol mi, vivas kun "aperta animo"; tamen mi, en mia vico, pli bone scipovas logike analizi eventojn, antaŭvidi eblajn malagrablaĵojn

ILI

Mi scipovas ŝati vivajn plezurojn; pri tio mi sukcesas pli ol pri fantazioj

SEI

Mi ne estas tiel revema kaj emocia; mi ŝatas ŝanĝi impresojn, kaj por mi estas facile komunikiĝi kun aliuloj

IEE

Mi estas ege pli societema kaj vigla; por mi estas facile ofte kvereli ol resti sola

EIE

Mi ne ŝatas altrudi min al aliuloj; mi tenas miajn emociojn ene, penas kompreni aliulojn, lernas "senti min kiel aliuloj"

EII

Mi estas pli insista, pli praktikema, en miaj rilatoj kun proksimuloj eĉ ĵaluza, sed mi scipovas, se bezone, defendi ilin

ESI

Mi estas diskreta, penas esti logika kaj justa en miaj rilatoj kun aliuloj

LII

ßíäåêñ öèòèðîâàíèÿ

Portretoj